Granda projekto por antauenpushi ideon de komuna lingvo.

Granda projekto por antauenpushi ideon de komuna lingvo.

Сообщение Nikolaj.Mihajlenko » 21 ноя 2010, 07:15

Mi komencas novan multjaran projekton por antauenpushi la ideon de komuna lingvo sur la Tero. Mi volas, ke potenculoj de nia mondo pritraktu tiun ideon serioze. Kaj tio chi estas mia DUA granda iniciato.

La UNUAN mian projekton "La Tutmonda Deklaro por Esperanto" eblas konsideri kiel sukcesa kaj sukcese evoluanta plu. Jam estas kolektitaj 316 subskriboj el 45 landoj. Nombro de vizitoj superis 14.000, proksimume 10 vizitoj tage, espereble baldau estos 20 vizitoj tage, char videblas la kresko. La Deklaro faras sian laboron - propagandas Esperanton.

Mi pruvis, ke se mi ion lanchas, mi okupighas pri tio serioze. Ja estis multe da primokoj far de skeptikuloj, sed mi ne lasis klopodojn. Nun la Deklaro farighis parto de realo kaj ties signifo plu kreskos, char venados novajn subskribojn kaj kreskos taga normo de vizitoj.

Rigardu che http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Nun mi komencas novan multjaran projekton, kiu ankau farighos sukcesa. Mi pripensadis ghin dum kelkaj jaroj kaj jen venis tempo ghin lanchi. La IDEO: prezenti la koncepton de komuna lingvo al konscio de gravuloj de nia mondo. Sed kiu estas MI, por ILI auskultu min? Mi ne estas fama au potenca. Do, kion fari? Kiel progresigi la ideon de komuna lingvo sur la Tero?

Ni devas movighi lau etapoj: pashon post pasho, konstruante piramidon el fremdaj vochoj, kiuj apartenas al pli kaj ankorau pli famaj homoj. Mono altirighas al mono, fekajho algluighas al fekajho, famulo venas post aliaj famuloj. Tio devas funkcii!

Certe mi bezonas vian helpon. Pripensu, kun kiu famulo vi povas persone kontakti. Pensu ankau pri viaj ne tre famaj konatulojn, kiuj eble havas parencoj, pri kiuj monda gazetaro skribas sur la unua pagho. Se vi konsiderus la cheno el du perantoj (konatulo de konatulo), do vi mem ne kredus kiel famajn famulojn vi povus atingi.

Ekzemple, (kaj kiu kredus?) mia patro antau kelkaj jaroj konversaciis persone kun Roma Katolika Papo kaj ech ion malgrandan donacis al Papo. Dum tiu audiencio mia patro povus fari la demandon al la Papo. Kiu demando? La TIU SAMA demando!

Al chiuj ni faros la saman demandon, kaj la respondojn ni metados en grandan piramidon. Ju pli multe da vochoj estos en nia piramido, des pli volonte aliaj influantaj uloj komunikos al ni sian "valoregan" opinion.

Ili ne timos fari ion misan, char antau ili siajn respondojn jam donis kaj Akademiano, kaj Baletistino, kaj Shak-championo, kaj Ministro. Post ties respondoj nenio malbona okazis kun menciitoj, do la sekvaj famuloj estos pli bravaj en sia pensado pri komuna lingvo sur la Tero.

Sed unuavice mi rekomendas fari la demandon al famaj jhurnalistoj, kiuj volonte komentas ion ajn, sendepende de sia kompetenteco en la temo, kaj kiuj dum sia longa vivo en monda gazetaro diris tiom da stultajhoj, ke por ili jam estas malfrue timi.

Al chiuj ni demandos la samon:

"Kiel kaj kiam sur la Tero estos enigita la komuna lingvo? (Temas pri komuna kaj facile lernebla lingvo, dua por chiu, post la gepatra lingvo)"

Mi antauvidas vian kritikon. Pro kio dua parto de la demando sekvas en parentezoj? Komprenu: La chefa demando devas esti mallonga, drasta, okulfrapa, penetranta tuj en la cerbo. Kiel kaj kiam sur la Tero estos enigita la komuna lingvo? Ech stultulo tuj komprenos la sencon de la demando. Por ni estas tute egale kian respondon donos famulo, gravas, ke nia demando pri la komuna lingvo penetros en lia/shia cerbo.

Certe, estus bone, ke famulo komprenus la plenan demandon. Ja temas ne pri kunfando de chiuj lingvoj en unu lingvo, sed pri deviga dua lingvo por chiu homo. Sed ech se klariga parto de nia demando ne trafos en la kapon de famulo, kaj li/shi komencos argumenti, ke unuigo de lingvoj estas acha ideo kaj tute ne inda faro ... ni ne disputu, ni neglektu la miskomprenon.

Por ni gravas ne vortoj, sed la NOMO de famulo. Por ni gravas la fakto de respondo al demando pri komuna lingvo. Gravas, ke TEMO estas diskutata. Nia nuna problemo estas, ke la TEMO ne estas diskutata. Bedaurinde! Sed fakte, ghuste tiel - NE DISKUTATA inter seriozaj homoj. Nun chiu knabo kaj knabino redemandus al ni - "pro kio MI pensu? Ja de MIA opinio nenio dependas. Pro tio mi ne pensos kaj ne respondos al via vana demando". Ni devas devigi lin/shin pensi.

Kaj ni atingos nian celon, kostruante piramidon el respondoj de pli famaj kaj ankorau pli famaj kaj gloraj personoj. Ni povas komenci, demandante jhurnalistojn, poste ni transiros al aktoroj kaj negocistoj, kaj poste al opoziciaj politikistoj, kaj fine al la plej seriozaj politikistoj, al prezidantoj,
kiuj faras gravajn decidojn.

Esperantistoj, kompreneble, demandos min: pro kio en la demando forestas la mencio pri Esperanto, ja ghi estas funkcianta modelo de komuna lingvo por tuta homaro, dua lingvo por chiu.

Mi klarigu. Multaj gravuloj kaj famuluj scias NENION pri Esperanto, en ties kapoj vi trovus nulon da informo pri ghi. Do kiu (krom jhurnalistoj) ekvolus doni sian opinion pri la temo, pri kiu ili nenion scias? Aliaj famuloj ion audis pri Esperanto: "oni provis ion similan enigi, sed ne sukcesis ..." Tio, ke Esperanto ekzistas pli ol cent jaroj, atestas kontrau ghi. Se dum tiu longa tempo la lingvo akiris nur manplenon da adeptoj, do pro kio ni, famuloj, subtenu ghin?

En kulturo, kiel socia fenomeno, gravegan rolon ludas "indico de cititeco". Bedaurinde, jam formighis tradicio de nemencio pri Esperanto. La drasta ekzemplo: antaumorta libro de Jozefo Stalin pri lingva futuro de nia homaro. En la libro Stalin menciis la lingvon de surdamutuloj kaj ech unu vorto ne diris pri Esperanto, kvazau Esperanto tute ne ekzistis.

Esperantistoj referencas al esperantistoj, sed aliaj uloj ne referencas al esperantistoj. Esperanto ekzistas ekster la Granda Kulturo, kiel eljhetito. Kaj estus stulte atendi, ke sukcesaj kaj famaj homoj konfesu, ke ili iamaniere estas ligitaj kun eksterkultura fenomeno.

Char famo estas chiam sklaveco. Ili estas ostaghoj de sia sukcesa viva pozicio. Ili scias pro kiuj agoj kaj aspektoj ili recivadas monachon kaj scias por kiu celo ili estas invitataj al radiostacioj kaj televido. Certe, ne por tio, ke ili propagandu Esperanton.

La demandon pri komuna lingvo iuj famuloj trovos ankau NE DECA, sed se ni NE kunligos ghin kun kompatinda Esperanto, tiam ni havos pli da shancoj instigi ilin pripensi la aferon kaj doni la respondon. Do ni faru ghuste tiel! Pro taktikaj konsideroj ni priselentu nian karan Esperanton kaj starigu la demandon ghenerale: "Kiel kaj kiam sur la Tero estos enigita la komuna lingvo?"

Sed tiu famulo, kiu komencos serioze pensi pri komuna lingvo sendube venos mem al Esperanto kaj
komprenos mem pro kio ghi ne estas vaste uzata; famulo komprenos, ke internaciaj lingvoj ne estas
similaj al infekta malsano kaj ne povas disvastighi senpage. Tute male! Necesas kolekti centojn da miliardoj da usonaj dolaroj por enigi komunan lingvon sur la Tero. Ne malpli! Krom mono necesas havi bone pripenstitan planon kiel agi, ja ordinaraj homoj anticipe estas kontrau komuna lingvo, ili ne volas ech audi pri ghi.

Kaj mi SCIAS el fidinda fonto, ke necesa mono baldau estos trovita kaj la plano jam estas ellaborita, char, se paroli objektive, la homaro jam maturighis por akcepti internacian lingvon. Sed kiel venki amasan subjektivan malakcepton de nia ideo? Se vi havas sufiche da mono, vi povas naski subjektivan bezonon je komuna lingvo ARTEFARITE. Do, ne nur komuna lingvo devas esti artefarita, sed ankau ties enigo nepre estos ARTEFARITA per la bezono artefarite KREITA kontrau granda monacho. Artefarita plano certe ne devas esti achefarita plano, sed bonefarita.

Sed vi ne penu tiamaniere klerigi vian famulon, kiu respondos al nia simpla demando: "Kiel kaj kiam sur la Tero estos enigita la komuna lingvo?". Via provo estus vana. Vi devas saluti AJNAN respondon de la famulo, char ni envere NE bezonas lian/shian opinion, sed nur ties NOMON. Por ni gravos, ke fama persono ion diros pri komuna lingvo kaj nia temo estos diskatata far de "seriozaj" homoj, integritaj en moderna Granda Kulturo.

Povas okazi, ke vi ricevos la respondon: "En proksima miljaro sur la Tero tutcerte ne ekzistos ia komuna lingvo". Alia famulo diros kotraue: "Komuna lingvo sur la Tero jam ekzistas - kaj tiu lingvo estas la angla". En ambau kazoj vi reehhu tiel: "Grandan dankon pro via opinio!" kaj petu permeson citi la opinion kaj referenci al ghi. Ne disputu kun famuloj!

Ni bezonas ajnan krochilon por startigi la proceson en homaj cerboj, por ili komencu pensi pri komuna lingvo. Cerbo estas parto de Universo, kaj grandaj shanghoj en Universo komencighas de malgranda cerbo de homo.

Tiuj famuloj, kiuj respondos stulte kaj primitive baldau komencos honti, kiam venos malpli banalaj kaj pli konstruktivaj respondoj.

Certe ni ne bezonas atendi 1000 jarojn, char jam nun estas teknika ebleco por enigo de komuna lingvo kaj realigebla plano jam ekzistas (rusan prisribon de ghi vidu che http://mi.anihost.ru)

Due. Pri angla lingvo. Nun ghi estas komuna lingvo de MONDA ELITO, kaj NENIAM ghi estos komuna lingvo por chiuj homoj de nia planedo. La angla lingvo estas tiel idioma (absurda) che chiu pasho, ke por proprigi ghin al si necesas refari propran cerbon, dedichi tutan sian vivon al tio, kio lau si mem ne estas studinda.

Alivorte angla lingvo estas achefarita lingvo, sed homaro bezonas artefaritan, bonefaritan lingvon en kiu la vortoj havas definitan sencon kaj estas uzataj konforme al sia senco. Angla lingvo tute ne estas tia. Por enigi komunan lingvon similan al Esperanto necesas kolekti centoj da miliardoj da usonaj dolaroj, sed por enigi la anglan kiel VERE komunan lingvon nenia sumo estos suficha. NENIA! Tio ne eblas entute.

Do, samideanoj, ne disputu kun famuloj! Simple skribu ties respondon "vorton post vorto sen shanghoj" kaj enmetu ghin en specialan forumon.

Lau adreso http://mihajlenko.anihost.ru vi trovos forumon "Kiel kaj kiam sur la Tero estos enigita la komuna lingvo" kaj apude samcela forumo por ruslingvanoj kaj aliaj slavoj. Vidu!

Certe en chiu granda lando devas esti speciala forumo en loka nacia lingvo. Metu apud la respondo la tradukon en Esperanto. Kaj ni faru grandan mondan liston de respondoj pri komuna lingvo en Esperanto.

Atentu, ke via loka famulo povas esti nekonata en aliaj landoj, do aldonu priskribo de ties fameco.
Eble aldonu iomete pri vi kaj pro tio, kiel vi sukcesis atingi la atenton de famulo, por ni uzu vian sperton.

Mi ne atendas, ke famulo ekvolus doni vastan respondon. Sed se necesos, diru, ke la la respondo devas esti ne pli ol duonpagha.

Ankorau unu problemo. Kiam nia projekto evidentighos sukcesa, la skeptikuloj diros - eble la respondoj estas falsaj, eble ni mem ilin elpensas de la nomoj de famuloj. Mi konsilas: petu famulon fiksi vochan respondon per son-dosiero kaj ghin metu en Interreto.

Dume, se vi ne estas sperta, kaj loka forumo ne ekzistas, vi povas sendi al mi respondon de famulo per poshtadreso au per mia gastlibro.

Chio estas dirita! Ek al la laboro!

http://mi.anihost.ru
"La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko"
Nikolaj.Mihajlenko
Администратор
 
Сообщения: 1074
Зарегистрирован: 25 сен 2010, 16:25

Вернуться в "Kiel kaj kiam sur la Tero estos enigita la komuna lingvo?"

Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 10

cron