Страница 1 из 1

Nereforma propono: uzi sufikson -er- kiel prefikson er-.

СообщениеДобавлено: 01 мар 2012, 04:00
Nikolaj.Mihajlenko
http://mi.anihost.ru
"La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko"
-------------------------------------------------------------
Nereforma propono: uzi sufikson -er- kiel prefikson er-.
En Esperanto prefikso ek- estas uzata kun du signifoj:
1. "komenci fari ion"
2. "fari ion nur pormomente"
Mi proponas uzi er- en dua kazo.
Fulmoj ekbrilis. == Sur la chielo aperis fulmoj.
Fulmoj erbrilis. == Fulmoj lumis pormomente.
---------------------------------------------------------------------
Ne forgesu pri "La Tutmonda Deklaro por Esperanto"
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Re: Nereforma propono: uzi sufikson -er- kiel prefikson er-.

СообщениеДобавлено: 01 мар 2012, 22:57
Nikolaj.Mihajlenko
Fakte, "momenta ago" ne tro meritas apartan afikson. Sed Z. enigis tiun signifon
por prefikso ek-. Kaj pro tiu ni dubas ofte pri ek-. Do, pli bone aldoni prefikson er- kun
signifo analogia al sufikso -er-.

erbato - rapida aparta bato.

Petro ekbatis la hundon, lia edzino protestis laute.
Petro erbatis kaj kuris for.

Dankon pro atento.

Re: Nereforma propono: uzi sufikson -er- kiel prefikson er-.

СообщениеДобавлено: 07 мар 2012, 23:21
Nikolaj.Mihajlenko
Mi bone komprenas, ke en nuna tempo la esperanto-komunumo ne ekuzos la prefikson er-.

Samtempe du diversaj signifoj de ek- ne estas bela trajto de E.

Kaj ni memoru pri tio, ke momenteco de la ago estas chiam klara el kuntesto.

Do, mi konsilas, ke en novaj vortaroj de E. oni konsilu uzi ek- NUR en unua senco.

Anst. "Fulmoj ekbrilis" ni skribu simple "Fulmoj brilis"

En internacia lingvo Ido oni anst. ek- uzas sufikson -esk-. Sed NUR en unua senco de ek-.