Всемирная декларация за Эсперанто. Отчёт за сентябрь 13 г.

Всемирная декларация за Эсперанто. Отчёт за сентябрь 13 г.

Сообщение Nikolaj.Mihajlenko » 04 окт 2013, 22:56

La Tutmonda Deklaro por Esperanto. Septembra raporto de 2013 jaro.
Всемирная декларация за Эсперанто. Отчёт за сентябрь 2013 года.
407 подписей из 51-ой страны.
---
Декларация:

Познакомившись с международным языком Эсперанто, я подтверждаю, что он пригоден для решения любых задач международной коммуникации и предлагает громадную экономию времени, сил и памяти всем людям Земли.

Я обещаю выучить международный язык Эсперанто, если миллиард других людей дадут такое же обязательство.


The Declaration:

After familiarizing myself with the international language Esperanto I confirm that it's suitable for any and all tasks in international communication and offers enormous savings of time, efforts and memory to all people of the Earth.

I promise to learn international language Esperanto if one billion other people will give the same promise.


La Deklaro:

Post mia konatigho kun la internacia lingvo Esperanto, mi asertas ke ghi estas tauga por ajna tasko de internacia komunikado kaj provizas grandegan ekonomion de tempo, fortoj kaj memoro por chiuj homoj de la Tero.

Mi nepre ellernos la internacian lingvon Esperanto, se miliardo da aliaj personoj donos la saman promeson.

---

Estimataj esperantistoj!

Mi insiste petas vin subskribi la Deklaron, favore al Esperanto. Ties IDEO apartenas al Ludoviko Zamenhof, bv. legi la Unuan Libron (1887 j.) Mi adaptis la ideon al modernaj kondichoj de nia malica, fripona kaj monavida mondo, kie homo al homo lupo est(as).

Vidu, nek via ghusta adreso, nek via retposhta adreso estas bezonata, des pli ne temas pli monkontoj. Plene sufichos indiki realan familnomon kaj realan nomon. Aliaj punktoj estas nur por dezirantoj, por bravaj homoj.

La Deklaro havas du alineojn. La unua asertas taugecon de E-to por internacia komunikado kaj evidente ne embarasos la verajn esperantistojn. La duan alineon necesas klarigi. Subskribanto donas promeson ellerni E-ton, se miliardo da aliuloj promesos la samon.

Chu Vi povas aserti ke Vi jam nun plene ellernis la tutan Esperanton? Mi tion diri ne rajtas pri mi, sed se Vi vere ellernis la tutan E-on, tiam neglektu la duan alineon. Vi povas ech substrekti, ke vi en alta grado konas la LI, uzante la konvenan punkton de via subskribo. La dua alineo celas kuraghigi simpatiantojn de E-to, kiuj fakte ne havas tempon por lernado, ili do donu kondichan promeson.

"Miliardo" estas kondicha granda nombro, kaj neniu devas atendi ghis kiam aperos la miliardo da subskriboj. Ni kune kolektu almenau unu milon kaj jam tio estos bona instigilo por hezitantoj komenci lernadon de nia lingvo.

Humile mi petas vin komprenu ke ne eblas verki la Deklaron tiel, ke ajna vorto en ghi plachus al chiuj. Iu kompromiso estas neevitebla. Subskribinte la Deklaron per via reala familnomo, Vi montros vian favoron al LI kaj indikos veran vojon al neesperantistoj.

Speciale mi turnighas al maljunuloj, kiuj dum jardekoj subtenis Esperanto-kulturon. Via subskribo daurigos vian laboron dum sekvaj jardekoj. Nun la listo funkcias automate - subskribu kaj tuj vidu vian nomon en ghenerala listo. Sed la prizorgo estas bezonata ech por automato. Mi promesas ne lasi klopodojn, kaj post mia morto alia persono prizorgos la arkivon de subskriboj. 

Kontroli la proceson povas iu ajn - konservu de tempo al tempo la kopion de la listo. Krom tio konservu la arkivon de Deklaro kun statistiko http://mi.anihost.ru/tdeark.htm en via komputilo. Tiu chi dosiero estos renovigata chiumonate. Mi opinias ke la arkivo povas esti utila kiel propagandilo de Esperanto. Sendu ghin al redaktoroj de radiostacioj kaj revuoj, eble en presita formo au kiel e-mail.

Mi kore dankas la bravulojn, kiuj unuaj subskribis la Deklaron. Historio viajn nomojn ne forgesos! Helpu konvinki malpli bravajn samideanojn! Rakontu pri la Deklaro en diversaj forumoj. Faru la referencon al TDpEsperanto sur via persona pagharo.

La lasta punkto: eventualaj shangoj en E-to che fina akcepto far de la mondo. Tiun eblecon antauvidis ankau Ludoviko Zamenhof. Se lau via opinio chapelitaj literoj estas belaj kaj devas resti por eterno, do skribu "neniujn" (shangojn necesas fari neniam). Sed komprenu, se iu proponas iujn shanghojn rekte antau la fina akcepto, do ne temas pri iu reformo en nuna tempo. Nenia reforma eblas ghis kiam estos kolektitaj centoj da miliardoj da USD por reala enigo de komuna lingvo sur la tuta Tero.

Mi dankas sinjoron Viktoro Himenko, kiu lau mia peto skribis php-dosieron kaj instaligis la Deklaron sur sia servero. En kazo de mia neatendita morto, tiu samideano, kiu ekdiziros prizorgi TDpEsperanto-n, bv. turnighi rekte al Viktoro Himenko (el Google). La limdato por la Deklaro ne egzistu! La arkivo de TDpEsperanto estu renovigata chiumonate kaj estu chiam atingebla en Ireto.

Samideane
Nikolao Mihajlenko
---
Chu vi volas ke la referenco al via Ireta pagho aperu sub la teksto de TDpEsperanto?
Se jes, tiam faru jenon:
1) Faru la referencon al TDpEsperanto sur via pagho.
    a) La Teksto estu: "La Tutmonda Deklaro por Esperanto".
    b) La Adreso estu: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (ne "milliardo").
2) Komuniku la adreson de via renovigita pagho al Nikolao Mihajlenko.
3) Atendu du semajnojn kaj vizitu la adreson el punkto 1b) kaj GHUU !! 
Kaj en viaj interesoj estas havi en via pagharo la arkivon de TDpEsperanto (ne referencon, sed la dosieron mem).
La dosiero http://mi.anihost.ru/tdeark.htm estos renovigita chiumonate.
---
Хотите ли Вы, чтобы ссылка на вашу страничку в Интернете появилась под текстом TDpEsperanto?
Если есть такое желание, то сделайте вот что:

1) На вашей страничке разместите ссылку на TDpEsperanto.
    а) Текст ссылки должен быть: "La Tutmonda Deklaro por Esperanto".
    б) Адрес в ссылке: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (не "milliardo").
2) Сообщите адрес вашей обновлённой странички Николаю Михайленко.
3) Подождите две недели и посетите адрес, указанный в пункте 1б) и НАСЛАЖДАЙТЕСЬ !!
Также в ваших интересах разместить на вашем сайте статистику TDpEsperanto (не ссылку, а сам файл).
Файл http://mi.anihost.ru/tdeark.htm будет обновляться раз в месяц.
---
Subskribo de numero 407 (2013-09-25 11:28:47/37.147.247.234):
Reala familnomo: Basov; Reala nomo: Gecxjo; Patronomo au Dua nomo: Teodorycx; Nomo en Interreto: gecxjo; Lando: Rusio; Urbo: Stavropol; Konatigho kun Esperanto: Alta
Che fina akcepto de Esperanto mi proponas shanghojn: Neniujn! Nur reala vasta uzo de la lingvo po iomete faros necesajn sxangxojn. Arbitra kaj persona interveno nur malutalas!

Subskribo de numero 406 (2013-08-10 01:51:34/93.125.37.20):
Reala familnomo: Kiryienka; Reala nomo: Andrei; Kontakta Pagharo/Forumo: http://www.facebook.com/andrei.kiryienka; Lando: Belorusio; Urbo: Gomel; Konatigho kun Esperanto: Meza

Subskribo de numero 405 (2013-08-03 12:44:13/37.122.84.50):
Reala familnomo: Лобастов; Reala nomo: Длександр; Patronomo au Dua nomo: Викторович; Nomo en Interreto: lav1947@mail.ru; Kontakta Pagharo/Forumo: Мой Мир ( Александр Лобастов ); Lando: Россия; Urbo: Салават; Konatigho kun Esperanto: Meza
Che fina akcepto de Esperanto mi proponas shanghojn: Изменения не нужны

Subskribo de numero 404 (2013-07-26 01:04:17/109.72.74.228):
Reala familnomo: Волков; Reala nomo: Андрей; Lando: Россия; Urbo: Москва; Konatigho kun Esperanto: Meza
Che fina akcepto de Esperanto mi proponas shanghojn: Изменения не нужны.

Subskribo de numero 403 (2013-07-20 19:36:36/71.91.116.65):
Reala familnomo: Freeman; Reala nomo: Tony; Kontakta Pagharo/Forumo: https://plus.google.com/u/0/10096145185 ... 307/posts; Lando: USA; Urbo: Fort Worth; Konatigho kun Esperanto: Meza

Subskribo de numero 402 (2013-07-06 17:37:19/94.30.222.188):
Reala familnomo: Buratova; Reala nomo: Karina; Patronomo au Dua nomo: Eduardovna; Konatigho kun Esperanto: Komenca

Subskribo de numero 401 (2013-06-25 13:59:57/195.5.154.157):
Reala familnomo: Baskovsky; Reala nomo: Denis; Lando: RUS

Subskribo de numero 400 (2013-06-08 02:47:30/110.174.20.235):
Reala familnomo: Dmitry; Reala nomo: Lushnikov; Lando: Australia; Urbo: Sydney; Konatigho kun Esperanto: Meza
---
La unuaj 407 subskriboj (aprilo de 2007 - septembro de 2013 jaro) lau landoj:
(Mi kalkulis lau landoj nur tiujn subskribojn, kie la lando estas indikita)

Rusio 138
Brazilo 28
Ukrainio 25
Francio 18
Pollando 16
Italujo 15
Usono 15

Belgio 10
Mexiko 9
Hispanio 8
Chehhio 7
Kanado 6
Germanujo 6
Hungario 6
Israelo 6
Austrio 5

Chinio 4
Britio 4
Belorusio 4
Argentino 4
Kazahhstano 4
Litovio 3
Norvegio 3
Kolombio 3
Australio 3

Mongolio 2
Irano 2
Nederlando 2
Danlando 2
Nov-Kaledonio 2

Kostariko 2
Suda Koreo 2
Uzbekistano 2

Serbio 1
Gvatemalo 1
Tajlando 1
Kroatio 1
Japanujo 1
Venezuelo 1
Salvadoro 1
Islando 1
Rumanio 1

Kubo 1
Portugalio 1
Taghikio 1
Kipro 1
Unuighintaj Arabaj Emiratoj 1
Panamio 1
Bulgario 1
Svedio 1
Azerbajghano 1

Entute: 51 landoj.
---
"Por Komuna Lingvo sur la Tero! Dua lingvo por chiu, post la patrina!"
"Interlingvistika konferenco de Nikolao Mihajlenko".
Nikolaj.Mihajlenko
Администратор
 
Сообщения: 1074
Зарегистрирован: 25 сен 2010, 16:25

Вернуться в Пирамида "Эсперанто" и MMM-2011/12

Кто сейчас на конференции

Сейчас этот форум просматривают: нет зарегистрированных пользователей и гости: 13

cron